Disko polo

Disko-Festivalo - Kobylnica 2012

Disko polopola diskoo estas muzikstilo ligita al la eŭrodisko, kies origino kuŝas en Pollando.[1] Ĝi ekzistas en sia nuna formo ekde la fruaj 1990-aj jaroj, kun pinto ĉirkaŭ 1995-1997.

Nuntempe ĉi tiu stilo estas ĉefe vidata kiel Camp (tendaro), angla esprimo, kiu rilatas al kultura stilo kun elementoj de kiĉo.

Disko polo tre similas al Eurodisko sed miksita kun pola folklormuziko. Inter la plej konataj grupoj troviĝas iner alie grupoj kiel Weekend, Shazza, Toples kaj Boys aŭ Megi.

En 2002, disko polo vicis kvara inter la plej popularaj muzikĝenroj en Pollando kaj pli ol 44% de poloj diris, ke ili aŭskultas ĝin. En simila studo farita en 2007, disko polo estis vicigita dua post popmuziko.[2]

  1. (pl) Anna Kowalczyk, Krótka historia disco polo arkivo „Wiedza i Życie”, n-ro 9/1997, ISSN 0137-8929.
  2. Datumoj de enketoj de la Centro por Esploro pri Publika Opinio [Osrodek Badania Opinii Publicznej]

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search